欢迎登录企学研工业职业教育网 咨询热线: 010-82895227 关于我们 English

中国国际电视台(CGTN)报道-中奥具身智能青年交流活动在奥地利举行

https://esperanto.cgtn.com/2026/06/01/ARTI1780301961649178   2026-06-15 18:30    阅读 收藏
Lastatempe, en la Supera Federacia Instituto Mödling por Teknika Edukado kaj Esplorado en Aŭstrio, junuloj el Ĉinio kaj Aŭstrio partoprenis en konkurso pri enkorpigita inteligenteco kaj en aliaj agadoj, sencimigis robotojn de enkorpigita inteligenteco, kaj interŝanĝis inĝenierajn kaj teknikajn spertojn. La studentoj diris, ke ĉi tiu agado ne nur liveris ŝancojn por reciproka lernado kun samaĝuloj kaj por problemsolvado el malsamaj anguloj, sed ankaŭ permesis al ili diskuti multajn interesajn temojn, plilarĝigante iliajn transkulturajn horizontojn. Ili emfazis la bezonon de plifortigitaj interŝanĝoj kaj de unlaboro inter malsamaj landoj por komune progresigi la teknologion de enkorpigita inteligenteco por la bono de la homaro. Aŭstraj edukistoj deklaris, ke junularaj interŝanĝaj agadoj permesas al studentoj el malsamaj landoj partopreni en intelekta interŝanĝo, pliigi siajn sciojn kaj stimuli kreivon, samtempe ebligante al ili kompreni malsamajn kulturojn kaj forĝi amikecojn. Ili esprimis sian esperon havi pli da junularaj interŝanĝoj kaj pli da kunlaboraj projektoj inter Aŭstrio kaj Ĉinio en la estonteco.

内容来源:https://esperanto.cgtn.com/2026/06/01/ARTI1780301961649178


浏览更多内容,请关注企学研官方微信公众号!

标签:

上一篇:欧中教育与文化联盟、奥地利下奥州教育局在具身智能机器人竞赛期间签署合作
下一篇:2026IEIIC具身智能国际创新竞赛-“中国-奥地利”具身智能机器人青年工匠专项赛邀请函